Mi ne ĉiam estis pacifisto. Estis tempoj, kiam mi pensis, ke milito estas, se ne utila, necesa. Nun mi vidas nur politikajn kaj ekonomiajn interesojn, komercistoj pli kaj pli riĉiĝantaj koste de homoj, kiuj volas nur vivi en paco, sen timi ke ilia hejmo estos detruita de misilo aŭ bombo. Ĉi tio lasas al mi profundan malĝojon kaj malmulte da espero por la estonteco...
Mi komencis ĉi tiun blogon por kunhavigi artikolojn kaj disvastigi voĉojn el konfliktzonoj, ĉar ĉefaj amaskomunikiloj ne ĉiam dividas tion, kio vere okazas, sed nur donas PARTON de la novaĵoj... kun ĉi tio, mi volas provi transdoni la mesaĝon, ke PACO estas la nur vojo antaŭen por ke la homa raso prosperu.
Ĉi tiu blogo estos skribita en Esperanto, ĉar mi kredas ke tio estas la sola lingvo de PACO. Ĉiuj devus studi Esperanton kiel duan lingvon por povi komuniki unu kun la alia sen lingva baro, tiel ĉiuj povus kompreni unu la alian, kaj multaj konfliktoj povus esti evititaj.
UNECO EN DIVERSECO ATINGOS PACON
Miaj ĉefaj novaĵfontoj estas (en alfabeta ordo):
Byline Times
Euronews
Il Fatto Quotidiano
The Conversation
The Guardian
No comments:
Post a Comment